Vélez-Rubio
Vélez-Rubio estas hispana municipo kiu lokas en Andaluzio, en norde de provinco Almerio kaj en komarko Los Vélez. Ĝi estas 281,96 km2 ampleksa. Ĝia loĝantaro konsistis el 6555 personoj en la jaro 2019.[3][4] Ĝi estas je 160 km de la provinca ĉefurbo, Almerio.
Vélez-Rubio | |||||
hispane: Vélez-Rubio | |||||
urbo | |||||
|
|||||
municipo en Hispanio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Hispanio | ||||
Regiono | Andaluzio | ||||
Provinco | Provinco Almerio | ||||
Komarko | Los Vélez | ||||
Supermara alteco | 834 m s. m. [1] | ||||
Koordinatoj | 37° 38′ 52″ Nordo 2° 04′ 27″ Okcidento / 37.647854 °N, 2.074209 °U (mapo) | ||||
Areo | 281,77 km² (28 177 ha) | ||||
Loĝantaro | 6 555 (2019) | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||||
Poŝtkodo | 04820[2] | ||||
ISO 3166-2:ES | ES-AL | ||||
Vikimedia Komunejo: Vélez-Rubio | |||||
Retpaĝo: http://www.velezrubio.es/ | |||||
Historio
redaktiEstis homoj en la areo de la nuna municipo jam antaŭ pli ol tridek mil jaroj. Oni trovis hakilojn el ŝtono kaj sagopintojn de la prahistorio. La aktuala setlejo jam ekzistis fine de la 15a jarcento kaj komence de la 16a, post la malvenko de la indiĝenaj araboj kaj la alveno de moriskoj kaj malnovaj kristanoj al la zono nun konata kiel kvartalo "Fatín", de mallarĝaj kaj malrektaj stratoj. Poste tiu kerno etendiĝis ĉirkaŭ la preĝejo, la urbodomo kaj aliaj centraj lokoj. En la 18a kaj 19a jarcentoj okazis pli granda urba disvolvigo, kun la konstruado de longaj, rektaj kaj ampleksaj stratoj kaj luksaj konstruaĵoj.
Domaroj
redaktiEstas tre granda proporcio de disa loĝado tra la kamparo, kunigita laŭ la kutimo de la regiono en "diputaciones". La domaroj de la municipo estas la jenaj:
- Diputación de Cabezo:
- Los Gázquez
- La Losilla
- Diputación de Campillo:
- El Campillo
- Los Alamicos-La Dehesa
- El Ginte-Bolami
- La Mata
- Diputación de Fuente Grande:
- Los Aránegas
- Las Casas
- Fuente Grande
- Los Gatos
- Los Oquendos
- Los Ramales
- El Río Mula
- Los Asensios-Saladilla
- Diputación de Ramblas:
- El Bancalejo
- Los Cabreras
- Calabuche
- Gateros
- La Parra
- Los Torrentes
- Calderón
- Los Pardos
- Diputación de Viota:
- La Alquería
- La Canalica
- La Carrasca
- El Charche
- El Espadín
- Tonosa
Ekonomio
redaktiLa okupo de la laboristaro distribuatas en la jenaj sektoroj:
- Agrikulturo: 48%; la ĉefaj kultivoj estas cerealoj, migdalarboj, olivarboj, fruktarboj kaj legomoj.
- Brutobredado: ŝafoj, kaproj, porkoj kaj kortobirdoj.
- Serva sektoro: 37%;
- Konstruado: 10%;
- Industrio: 5%.
Vidindaĵoj
redakti- Preĝejo Nuestra Señora de la Encarnación.
- Etnografia Muzeo.
- Konvento de la Inmaculada (Senmakula).
- Historia centro.