Valéry Giscard d’Estaing

franca politikisto kaj eksa ŝtatprezidanto

Valéry René Marie Georges GISCARD D'ÉSTAING [valeʁi ʁəne maʁi ʒɔʁʒ ʒiskaʁ d‿ɛstɛ̃] (naskiĝis la 2-an de februaro 1926 en Koblenco (Germanio), mortis la 2-an de decembro 2020 en Authon) estis centrisma-konservativa politikisto de Francio.

Valéry Giscard d’Estaing
Persona informo
Naskonomo Valéry René Marie Georges Giscard d'Estaing
Naskiĝo 2-an de februaro 1926 (1926-02-02)
en Koblenco
Morto 2-an de decembro 2020 (2020-12-02) (94-jaraĝa)
en Authon,  Francio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per COVID-19 Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Authon 47° 38′ 45″ Nordo 0° 53′ 37″ Oriento / 47.645727 °N, 0.893648 °O / 47.645727; 0.893648 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj francagermana vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nacia Lernejo pri Administrado (1949–1951)
Franca Politeknika Lernejo
Gimnazio Louis-le-Grand
Lycée Janson-de-Sailly Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Unuiĝo por la Franca Demokratio
Sendependaj Respublikanoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Valéry Giscard d’Estaing
Familio
Dinastio Giscard d'Estaing family vd
Patro Edmond Giscard d'Estaing Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino May Bardoux (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Olivier Giscard d'Estaing kaj Sylvie Giscard d'Estaing Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Anne-Aymone Giscard d'Estaing (mul) Traduki (1952–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Louis Giscard d'Estaing, Henri Giscard d'Estaing (mul) Traduki, Valérie-Anne Giscard d'Estaing (en) Traduki, Jacinte Giscard d'Estaing (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Charles Giscard d'Estaing (en) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto
politikisto
oficisto
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko kaj literatura aktiveco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruseloParizo vd
Prezidento de Francio
Dum 1974-1981
Antaŭulo Georges Pompidou
Sekvanto François Mitterrand
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde la jaro 1956, li estis elektita membro de la franca nacia asembleo. Inter la jaroj 1962 kaj 1966 kaj denove inter 1969 kaj 1974 li estis franca ministro pri ekonomio kaj financoj, kaj sekve iĝis prezidento de Francio inter la jaroj 1974 kaj 1981.

Poste, li dum kvin jaroj retiriĝis el la politiko, kaj ekde 1986 denove estis membro de la franca nacia asembleo, plu aparte engaĝiĝante pri eŭropaj temoj, aparte pri la plidemokratiigo de la Eŭropa Unio kaj antaŭenigo de la integrigo de aldonaj aliĝemaj ŝtatoj en la Union. Inter la jaroj 2002 kaj 2003, li gvidis la Eŭropan Konvencion kiu preparis konstitucion de Eŭropo.

Krome, dum 2003 li elektiĝis membro de la Franca Akademio, kio estis diskutata konflikte, ĉar dumvive li nur verkis unusolan novelon kaj krome ne elstaris kiel literaturisto.

Ekde la fino de sia ŝtata prezidanteco, do ekde la jaro 1981, li krome estis dumviva membro de la Konstitucia Konsilio de Francio.

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES
admin 1