Valmojado
Valmojado [balmoĥAdo] (Malseka valo) estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Limas kun la municipaj teritorioj de Villamanta en la provinco de Madrido kaj Casarrubios del Monte kaj Méntrida en la provinco de Toledo.
Valmojado | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45940 | ||
Retpaĝaro | www.valmojado.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Jesús Agudo López | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 026 (2010) | ||
Loĝdenso | 154,85 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 12′ N, 4° 5′ U (mapo)40.204444444444-4.0911111111111Koordinatoj: 40° 12′ N, 4° 5′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 661 m [+] | ||
Areo | 26 km² (2 600 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valmojado [+] | |||
Toponimio
redaktiDe 13 de decembro de 1449 estas la plej antikva dokumento kie oni mencias la toponimon Valmojado.
Diversaj teorioj klopodis klarigi tiun nomigon. Laŭ unu el pioniroj, nome Jiménez de Gregorio en sia Diccionario de los pueblos de la provincia de Toledo hasta finalizar el S. XVIII (vortaroj de vilaĝoj toledaj) (1962-1986 III: 124), Val-mojado (Malseka valo) devenis el la situo de la antikva domaro "ĉe valo riĉa en akvo, pro la rojoj kiuj fluas laŭ ties kuŝajo kaj pro la fontoj kiuj elfluas en ĝi, kune al brutobreda vojo kiu estas ĉirkaŭe".
Kvankam Val-mojado ŝajne ne prezentas komplikon, kelkaj fakuloj en etimologio asertas ke mojado (malsaka) ne estas adjekto kiu kutime kuniras al sustantivo valo, ĉar tio neniom plie signifas: preskaŭ ĉiuj valoj kolektas akvon, tio estas, estas "mojados" (malsekaj)-, male al la malo - pli abundan en toponimio - kio povas iĝi Valseco aŭ Valsequillo (seka valo).
Unu el la hipotezo plej fidindaj estas tiu kiu asocias la nomon Valmojado kun la koruptaĵo kastilian de Valle Majada aŭ Val Majada. La majada estis loĝejoj por paŝtistoj kaj brutaro survoje. La gregaroj estis enfermitaj en ŝafejoj dum la paŝtisto tranoktis en kabano.
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas Valmojadeños. La censita populacio en 2010 estis de 4.026 loĝantoj kaj la denseco estas de 154,85 loĝ/km².
Situo
redaktiValmojado estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 661 m; je 44 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 26 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°12′16″ N 4°05′28″ Ok.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Historio
redaktiLa 8an de marto de 1207 la reĝo Alfonso la 8-a konfirmis la donacon kun Azután (Borge Azultan), de domaro tiam nomata Villar de Cinco Fuentes ("la Vilaĝo de kvin fontoj") al la Monaĥejo de Sankta Klemento de Toledo. La sama reĝo Alfonso la 8-a trapasis la vilaĝon al la urbo de Segovio. En libro de la 14a jarcento (1312-1350) estis citata loko nome "Los Portiellos" (La Pordetoj), nome Libro de la Montería (Libro de Montoĉasado) de Alfonso la 9-a; tiele oni mencias ĉasadon de aproj en la loko. Oni plue mencias la lokon en 1436 kaj laŭ la aktuala nomo nur en 1449.
En diversaj dokumentoj aperas la vilaĝo kiel senjorejo de Gonzalo Chacón, administristo por Isabel la 1-a (Kastilio) kaj rilata al alia administristo juda, nome Abrahamo Senjoro. Poste ĝi estis parto de la Graflando de Casarrubios del Monte. Dum la 18a jarcento okazis konfliktoj pro klopodoj sendependiĝi.[1]