Vera origano
Origano, vera origano (Origanum vulgare) estas plantspecio de la genro Origano el la familio Lamiacoj. La planto estas uzata kiel spicherbo kaj kuracplanto.
Origanum vulgare | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redaktiAspekto
redaktiOrigano estas multjara herba planto, kiu atingas altecon de 20 ĝis 70 cm. La planto havas karakterajn odoron kaj guston.
El ofte ligna rizomo kreskas staranta, kvareĝa tigo, kiu disbranĉiĝas forke.
Folio
redaktiLa kontraŭstarantaj folioj havas foliplaton kaj 2 ĝis 7 mm grandan folitigon. La simpla folio longas plej ofte 25 ĝis 40 (10 ĝis 45) mm kaj larĝas 15 (4 ĝis 30) mm. Je la malsupra surfaco de la folioj estas punktformaj glandoj. La folirando havas malgrandajn dentojn aŭ estas glataj.
Floraro kaj floro
redaktiLa floraro staras en globecaj grapoloj. La planto floras de julio ĝis septembro. La duseksa floro estas zigomorfa kun duobla involukro. La kvin malhelverdaj, ĉ. 3 mm longaj sepaloj estas kunkreskintaj unu kun la alia. La kaliko estas multe pli mallonga ol la krono. La petaloj estas sonorilformaj kaj violkoloraj aŭ malofte blankaj.
Frukto
redaktiLa planto havas kamerfrukton, kiu disigas en longecaj ĝis ovalaj glataj nuksetoj.
Kromosomnombro
redaktiLa kromosomnombro estas 2n = 30 aŭ 32.
Ekologio
redaktiOrigano estas hemikriptofito aŭ kamefito. La planto multobliĝas vegetative per subgrundaj stolonoj. La malsupra surfaco de la folioj havas glandajn punktojn, el tiuj la planto odoras forte. Tiu odorado ankaŭ protektas la planton kontraŭ troa transpirado.
Origano ofertas al insektoj nektaron, kiu enhavas ĝis 76 % da sukero. La floroj estas vizitataj precipe de mielabeloj. Ankau multaj papiliaj specioj, ekzemple oksookulo, Melanargia galathea aŭ Coenonympha pamphilus kaj sirfedoj vizitas la planton. Mempolenigado ĝenerale ne okazas.
La fruktoj de origano estas kamerfruktoj. Ili malfermiĝas se estas sekaj. La fruktoj elsemiĝas per vento. La fruktoj maturiĝas de oktobro ĝis novembro.
Disvastigo
redaktiLa origine en la mediteranea regiono kreskanta specio nun estas kultivata tutmonde. Ĝi preferas varmajn ĝis moderajn regionojn. La planto preferas varmajn ejojn kaj ĝi kreskas preskaŭ ĉie en Eŭropo. Origano preferas varmajn kreskejojn kaj kalkhavan subgrundon. Ĝi kreskas en sekaj kaj maldensaj arbaroj. Ekzemple en kverkaroj kaj pinaroj.
Sistematiko
redaktiLa unua priskribo de Origanum vulgare okazis 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2, S. 590. Ekzistas multaj sinonimo.
Estas konataj de Origanum vulgare ses subspecioj:
- Alĝeria origano (Origanum vulgare subsp. glandulosum (DESF.) IETSW., sinonimo: Origanum glandulosum DESF.): Ĝi hejmiĝas en la norda Alĝerio ĝis Tunizio.
- Rusa origano (Origanum vulgare subsp. gracile (K.KOCH) IETSW., sin.: Origanum glaucum RECH.F. & EDELB., Origanum gracile K.KOCH, Origanum kopetdaghense BORISS., Origanum tyttanthum GONTSCH.): Gi kreskas en Turkio ĝis centra Azio.
- Origanum syriacum L. (Sin.: Origanum maru L.
- Greka origano (Origanum vulgare subsp. hirtum (LINK) IETSW.; sin.: Majorana neglecta (VOGEL) WALP., Origanum heracleoticumBENTH., Origanum hirtum LINK, Origanum hirtum var. illyricum (SCHEELE) NYMAN, Origanum hirtum var. latifolium NYMAN, Origanum hirtum var. neglectum (VOGEL) NYMAN, Origanum illyricum SCHEELE, Origanum latifolium SCHEELE, Origanum megastachyum LINK, Origanum neglectum VOGEL, Origanum smyrnaeum SM., Origanum vulgare var. megastachyum (LINK) W.D.J.KOCH): Ĝi hejmiĝas de Suderopo ĝis Turkio. Origanum vulgare subsp. virens (HOFFMANNS. & LINK) IETSW. (sin.: Origanum macrostachyum Person|HOFFMANNS. & LINK, Origanum virens HOFFMANNS. & LINK. Origanum virescens POIR.): Ĝi hejmiĝas en Makronezio kaj en la okcidenta parto de la Mediteraneo.
- Origanum vulgare subsp. viridulum (MARTRIN-DONOS) NYMAN (sin.: Origanum angustifolium K.KOCH, Origanum gussoneiTINEO EX LOJAC., Origanum heracleoticum L., Origanum hirtum var. parviflorum (D'URV.) NYMAN, Origanum hirtum subsp. sardoum (MORIS) NYMAN, Origanum Moris, Origanum humile MILL., Origanum minus GARSAULT, Origanum normale D.DON, Origanum oblongatum LINK, Origanum parviflorum d'Urv., Origanum pruinosum K.KOCH, Origanum semiglaucum BOISS. & REUT. EX BRIQ., Origanum strobilaceum MOBAYEN & GAHRAMAN, Origanum viride (BOISS.) HALÁCSY, Origanum viridulum MARTRIN-DONOS, Origanum vulgare var. semiglaucum BOISS. EX BRIQ., Origanum vulgare var. thyrsiflorum RCHB., Origanum vulgare var. viride BOISS., Origanum vulgare var. viridulum (MARTRIN-DONOS) BRIQ., Origanum wallichianum BENTH. EX WALL.): Ĝi hejmiĝas de Suderopo ĝis la Himalajo.
- Origanum vulgare L. subsp. vulgare (Syn.: Mentha formosana (C.MARQUAND) S.S.YING, Micromeria formosana C.MARQUAND, Origanum albiflorum K.KOCH, Origanum americanum RAF., Origanum anglicum HILL, Origanum barcense SIMONK., Origanum capitatum WILLD. EX BENTH., Origanum creticum L., Origanum decipiens WALLR. EX BENTH., Origanum dilatatum KLOKOV, Origanum elegans SENNEN, Origanum heracleoticum RCHB., Origanum hirtum f. albiflorum HAUSSKN., Origanum latifolium MILL., Origanum laxiflorum ROYLE EX BENTH., Origanum loureiroi KOSTEL., Origanum majus GARSAULT, Origanum megastachyum var. hirtum SCHUR, Origanum micranthum COLLA, Origanum nutans Willd. ex Benth., Origanum officinale GUELDENST., Origanum orientale Mill, Origanum puberulum (BECK) KLOKOV, Origanum purpurescens GILIB., Origanum serpylliforme FISCH. & C.A.MEY., Origanum stoloniferum BESSER EX RCHB., Origanum thymiflorum RCHB., Origanum venosum WILLD. EX BENTH., Origanum vulgare var. albidum BELLYNCK, Origanum vulgare var. albiflorum LEJ., Origanum vulgare var. album FRAAS, Origanum vulgare f. carneum BECKH., Origanum vulgare subsp. creticum (L.) NYMAN, Origanum vulgare var. creticum (L.) BRIQ., Origanum vulgare var. glabrescens BECK, Origanum vulgare var. heracleoticum NYMAN, Origanum vulgare var. hirtum (SCHUR) SOÓ, Origanum vulgare var. humile (PERS.) LEJ., Origanum vulgare subsp. humile PERS., Origanum vulgare var. macrostachyum (HOFFMANNS. & LINK) BROT., Origanum vulgare var. pallescens TINANT, Origanum vulgare f. pallidum BECKH., Origanum vulgare var. prismaticum GAUDIN, Origanum vulgare var. puberulum BECK, Origanum vulgare var. purpurascens BRIQ, Origanum vulgare var. spiculigerum BRIQ., Origanum vulgare var. thymiflorum (RCHB.) NYMAN, Origanum watsonii A.SCHLAG. EX J.A.SCHMIDT, Oroga heracleotica RAF.): SĜi nature kreskas de Eŭropo ĝis Ĉinujo,
Enhavosubstancoj
redaktiEn la planto troviĝas eteraj oleoj kiel timolo kaj karvakrolo kaj p-kimolo, taninoj kaj amaraĵoj. La enhavo de vitamino-C en la freŝa drogo estas 267,2 mg pro 100 g en freŝa peso.
Etera origana oleo
redaktiOrigana oleo efikas kontraŭ bakteriojn en la aromaterapio pro sia alta procentaĵo de fenoloj. Ĉar ĝi iritas la haŭton, oni uzu ĝin nur interne kaj kune kun oleo, kiu ne iritas la haŭton (ekzemple oleo de sunfloro). Kiel sola dozo oni prenu po 50 mg (du gutojn) ĝis dekoble por tago.
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Xi-wen Li, Ian C. Hedge: Lamiaceae. Origanum vulgare, S. 233 – textgleich online wie gedrucktes Werk. In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. Volume 17: Verbenaceae through Solanaceae. Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis 1994, ISBN 0-915279-24-X.
- Pronatura: Nektarpflanzen. Arkivigite je 2010-08-27 per la retarkivo Wayback Machine (PDF-Datei; 5 kB)
- Eckehart J. Jäger, Klaus Werner (Hrsg.): Exkursionsflora von Deutschland. Begründet von Werner Rothmaler. 18., bearbeitete Auflage. Band 2. Gefäßpflanzen: Grundband. Spektrum, Heidelberg u. a. 2002, ISBN 3-8274-1359-1.
Eksteraj ligiloj
redakti- Verbreitung auf der Nordhalbkugel
- Thomas Meyer: Datumfolio kun identiga ŝlosilo kaj fotoj el Flora-de: Flora von Deutschland (Flaŭro de Germanio)