Villamiel
Villamiel [bijamiEl] (Vilaĝo de la mielo, ĉar fakte oni produktas tie mielon) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Villamiel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10... | ||
Retpaĝaro | [] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Juan Isaac Enrique González (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 675 (2009) | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 11′ N, 6° 47′ U (mapo)40.1871194-6.7847568Koordinatoj: 40° 11′ N, 6° 47′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 744 m [+] | ||
Areo | 73 km² (7 300 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villamiel [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa loĝantoj nomiĝas villamelanos. La censita populacio en 2009 estis de 675 loĝantoj. Parto el ili loĝas en la submunicipo de Trevejo [trebEĥo], kiu situas en montopinto ĉe kastelo.
Situo
redaktiVillamiel estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Sierra de Gata, je altitudo de 744 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 175 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 73 km² kaj ĝi situas proksime de la landlimo kun Portugalio.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo (vinberoj, olivarbaroj kaj produktado de olivoleo kaj vino) kaj brutobredado (abelbredado kaj produktado de mielo, porkoj, ŝafoj, kaproj kaj bovoj). Rura turismo pro belaj naturaj lokoj kaj la kastelo de Trevejo, preĝejo, ermitejoj, gastronomio ktp.