Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Villeneuve
Villeneuve-d'Ascq [vil.nœv.d‿ask] estas nova urbo konstruita dum la jaroj 1960-70 oriente de Lilo / Lille, en norda Francio, inter aro (plejmultaj ĉirkaŭ Parizo, sed ankaŭ kelkaj apud provincaj urbegoj) por malŝtopi tro densajn metropolojn dissemante urbanojn al malpli loĝataj modernaj flankaj urboj. En ĝi oni translogiĝis la universitatojn de Lilo, farante el ili kampusojn usonstile; la celo estis fari de Villeneuve d'Ascq urbo de universitatanoj kaj intelektaj profesiuloj. tamen la loĝloko ankaŭ havas historiajn konstruaĵojn - ekzemple la bela akvokastelochâteau de Flers tie situis jam antaŭe. La teritorio estas en la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La nova urbosituas en ladepartementoNord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regionoHauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikardeHeuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2022 en la komunumo vivis 62 342 loĝantoj sur areo de 27,46 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 270 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismentoLille (franceArrondissement Lille, nederlandeArrondissement Rijsel respektive okcidentflandreArroundissement Rysel), kaj ĝi estas la administra centro de samnoma kantonoVilleneuve-d’Ascq / Nieuwstad-Ast.