Virginia Muzeo de Belartoj
La Virginia Muzeo de Belartoj (angle Virginia Museum of Fine Arts ,akronime VMFA) estas artmuzeo en Richmond, Virginio.
Virginia Muzeo de Belartoj | |||
---|---|---|---|
arta muzeo eldonejo | |||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Richmond | ||
Adreso | 200 N. Arthur Ashe Boulevard | ||
Arkitekto(j) | Rick Mather vd | ||
Estiĝo | 27-a de marto 1934 | ||
Malfermo | 27-a de marto 1934 | ||
Direktoro | Alex Nyerges | ||
Koordinatoj | 37° 33′ 23″ N, 77° 28′ 29″ U (mapo)37.556389-77.474722Koordinatoj: 37° 33′ 23″ N, 77° 28′ 29″ U (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 410 734 (2021) | ||
Parto de | Historia Distrikto de la Bulvardo vd | ||
Retpaĝo | https://www.vmfa.museum/ | ||
Ĝi estas unu el la unuaj publike posedataj muzeoj en la suda Usono, ĝi estas posedata kaj funkciigita fare de la Ŝtatkomunumo de Virginio [1]. Ĝi estas unu el la plej grandaj artmuzeoj en Nordameriko [2]. Kune kun la Virginia Historical Society, ili konsistigas la tielnomitan Muzeo-Distrikto de Richmond (alia nomo estas Okcidente de la Bulvardo) [3].
Historio
redaktiLa muzeo malfermiĝis en 1936. La muzeo estas posedata de la usona ŝtato Virginio. La muzeokonstruaĵo estis dezajnita en 1934 fare de la usona arkitekto Merrill Lee.
En 1947 la muzeo ricevis la kolekton de la usona entreprenisto John Lee Pratt. Tiu kolekto inkluzivis, interalie, kvin Fabergé-ovojn.
Kolekto
redaktiLa Virginia Muzeo, kun ĝia ampleksa artaĵkolekto, estas dividita en sekciojn kun galerioj [4]:
- antikva arto;
- afrika arto;
- amerika arto;
- Orient-Azia arto;
- sud-azia arto;
- eŭropa arto;
- Secesio kaj Art Deko;
- nuntempa arto.
Aparte estas prezentita la kolekto de Faberge-ovoj, la plej granda ekster Rusio, inkluzive de kvin Imperiaj Paskaj Ovoj : Ovo kun rotaciaj miniaturoj (1896), Pelikano (1898), Petro la Granda (1903), Caro (1912) kaj Ruĝa . Kruco kun Portretoj (1915).
Galerio
redakti-
Peter Paul Rubens, Studo de Palaso kaj Arachne 1636-1637
-
Nicolas Poussin, Aĥilo sur Skyros, 1656
-
Élisabeth Vigée-Lebrun, portreto de la Comte de Vaudreuil, 1784
-
Angelica Kauffmann, Cornelia, Patrino de la Gracchi, 1785
-
Junius Brutus Stearns, Washington kiel farmisto ĉe Mount Vernon, 1851
-
Eugène Delacroix, Amadis liveras Princinon Olga de Galpans Kastelo, 1860
-
Gustave Caillebotte, Canotier ramenant sa périssoire, 1878
-
Henri Rousseau, Batalo inter gorilo kaj hindo, 1910
-
John Singer Sargent, La Skizistoj, 1913.
Referencoj
redakti- ↑ Agency Strategic Plan 2010–2012. Virginia Performs. Arkivita el la originalo je January 5, 2011. Alirita March 10, 2011 .
- ↑ Tyler Green (May 24, 2010) One of America's quietest museums quietly expands. Arkivita el la originalo je 2010-06-28. Alirita November 21, 2016 .
- ↑ History of the Museum District. Museum District Website. Museum District Association. Arkivita el la originalo je July 11, 2011.
- ↑ Fodor's Expert Review: Virginia Museum of Fine Arts.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo – Virginia Museum of Fine Arts
- Arkitekturaj bildoj de la muzeo, antaŭ la 2005–2010 vastigo, inkluzive la nun-disfaligitan alon de 1976
- Virtuala ekskurso de la Virginia Muzeo de Belaj Artoj provizita de Google Arta & Kulturo