Visterio
Visterio (Wisteria el fabacoj) estas genro de grimpplantoj, devenaj de Ĉinio kaj Japanio, sed enigitaj ankaŭ en Eŭropo delonge, rimarkeblaj pro siaj grapoloj de odoregaj floroj, en Eŭropo blu-violaj, en Ĉinio plejofte blankaj, kiuj floras antaŭ la apero de la folioj, en majo.
Visterio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
floranta Wisteria
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Wisteria Nutt. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La planto estas energiece kreskanta, fortikiĝanta liano, kies trunko turniĝas ĉirkaŭ la trovitaj portiloj, ĉu naturaj ĉu provizitaj de la homoj kaj laŭ la tempo iĝas ligna dika kaj krudŝela.
Ĝenerale dua, sed malpliabunda florado okazas poste en la jaro.
Specioj
redakti- Wisteria brachybotrys
- Wisteria floribunda - La japana visterio, vidu la apudan foton
- Wisteria frutescens
- Wisteria macrostachya
- Wisteria sinensis - La ĉina visterio, vidu la apudan foton
- Wisteria venusta
- Wisteria villosa
En la « florparolo » Visterio simbolas tenerecon.