Zeledonozeledonio (Zeledonia coronata) estas unika birdospecio de 9-primaraj kantobirdoj, endemia en Talamankaj montaraj arbaroj de Kostariko kaj okcidenta Panamo. Antaŭe oni apartenigis ĝin al familio Paruliedoj, sed nuntempe plejparto de aŭtoritatoj konsentas, ke ĝi estu konsiderata sia propra monotipa genro Zeledonia en sia propra monotipa familio Zeledoniidae.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Zeledono
Zeledono
Zeledono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Zeledoniidae
Ridgway, 1907
Genro: Zeledonia
Ridgway, 1889
Specio: Z. coronata
Zeledonia coronata
Ridgway, 1889
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
"Crowned Zeledonia", ilustraĵo far Henrik Grønvold en ĵurnalo Ibis, 1905

Taksonomio

redakti

Zeledono estis unue priskribita far Usona ornitologo Robert Ridgway en jaro 1889 estiel monotipa genro.[2] La genronomo Zeledonia estas donita omaĝe al lia amiko, Kostarika ornitologo José Castulo Zeledón.[3] Originala kutima nomo en la angla estas "wrenthrush", laŭvorte "troglodito-turdo", sed oni relative baldaŭ komprenis, ke la birdo estas parenca nek al Trogloditedoj, nek al Turdedoj. Dum la 20-a jarcento oni apatenigis zeledonon al familio Muŝkaptuledoj, kaj al la fino de la jarcento movigis ĝin al Paruliedoj.

Molekulfilogenetikaj esploroj de nukleaj kaj mitoĥondriaj DNA de jaro 2017 montris, ke kelkaj genroj tiam konsiderataj paruliedaj ne vere apartenas al tiu ĉi familio. Tio ĉi inkludis zeledonon, kiu estis movigita al sia propra familio Zeledoniidae. Nun en 2024 la preciza pozicio de tiu ĉi nova familio en la sistematiko de paseroformaj birdoj ne estas ankoraŭ difinita, sed plejmulto de taksonomiistoj interkonsentas, ke ĝiaj plej parencaj grupoj estas spindalisoj (Spindalidae), Kubaj parulioj (Teretistridae), kaj kelkaj aliaj malgrandaj Karibiaj birdofamilioj. Iom pli malproksime parencaj estas Pasereledoj kaj Ikteredoj.[4][2][5] El ĉiuj birdosistematikaj aŭtoritatoj, la Handbook of the Birds of the World de BirdLife International konsideras zeledonon plej proksime parencaj al Pasereledoj kaj Ikteredoj.[6]

 
Zeledono en centraj altaĵoj de Kostariko

Priskribo

redakti

Zeledono estas malgranda kaj korpulenta birdo, averaĝe 10–11.5 cm longa kaj 21 g peza. Ĝi havas mallongan voston, rondecajn flugilojn, relative longajn tarsojn kaj grandajn piedojn. Ĝia beko estas malgranda kaj maldika, simila al tiu de tipaj Paruliedoj. Malsupraj partoj de la plumaro estas ardeze aŭ plumbe grizaj, dum la supraj havas bronzecan olivan koloron. Seksa duformismo ne estas, plenkreskuloj de ambaŭ seksoj aspektas simile kaj havas brilan rufan aŭ oranĝkoloran makulon sur kapo, kiu kontrastas kun ĝenerale malhela plumaro kaj donis al la specio latinan nomon coronata, t.e. "kronata". Junuloj ĝenerale similas al plenkreskuloj, nur iom pli brunecaj, sed ili malhavas tiun ĉi brilan "kronon".[3]

Distribuo kaj habitato

redakti

Zeledono estas endemia en Talamankaj montaraj arbaroj. Ĝi havas disan arealon de montosistemo Cordillera de Guanacaste en norda Kostariko, ĝis provincoj Ĉirikio kaj Veragŭo en Panamo. Tiuj ĉi birdoj renkonteblas en montaj ĉiamverdaj arbaroj kaj elfarbaroj, kie la vetero estas konstante humida kaj nebuloza. Ili aparte kutimas en densa plantaro apud montaj rojoj kaj riveretoj, inklude densaĵojn de monta bambuo el genro Chusquea. La specio vivas en altecoj de 1500 m super marnivelo ĝis la arbarlimo, averaĝe ĉirkaŭ 2500 m super marnivelo.[3]

Konduto

redakti

Zeledonoj estas tre trankvilaj birdoj kiuj ne multe veturas tra siaj habitatoj.[3] Ili estas malbonaj flugantoj, flugas malofte kaj mallongajn distancojn. La flugiloj de zeledono estas malgrandaj kaj rondecaj, kaj la karino (kaj, sekve, la flugmuskoloj) malgranda, kio donis al esploristoj de frua 20-a jarcento suspekton ke la specio estas evoluanta al senflugeco.[3][7]

Zeledonoj furaĝas sur grundo kaj en densaj plantaroj, saltante de branĉo al branĉo. Plejparto de ilia dieto konsistas je artropodoj, aparte araneoj kaj larvoj de Lepidopteroj. Ĉasante la birdo malofte forlasas la densaĵojn, sed ĝi povas grimpi sufiĉe alten, ĝis 10 m super la grundo, laŭ reboj, lianoj kaj epifitoj.[3]

Reprodukta sezono de zeledono daŭras de marto ĝis komenco de julio, tamen ĝia reprodukta konduto ne estas tre bone studata. Esploristoj nur trovis kelkajn nestojn: tiuj estas duonkupolaj strukturoj konstruitaj el musko, maldikaj branĉoj kaj folioj kun plankkovrilo el sekaj folioj, musko kaj herboj. Ili estas konstruitaj en truoj aŭ profundaĵoj de teraj deklinoj kaj plene aŭ parte kaŝitaj per suprekreskanta vegetaĵaro. La ovaro en ĉiuj observitaj nestoj estis tri ovoj. La tempo de kovado estas nesciata, sed oni observis ke tempoperiodo inter eloviĝo kaj elnestiĝo de idoj estas ĉirkaŭ 18 tagoj. Dum tiu tempo ambaŭ gepatroj manĝigas kaj prizorgas la idojn.[3]

Ambaŭ seksoj de zeledono kapablas kanti, kaj ili kantas pli ofte kaj laŭte, kaj ofte duope, dum reprodukta sezono. Pli volonte ili kantas dum sunleviĝo, kvankam ilia kanto jes aŭskulteblas la tutan tagon. Ĉefa zeledona kanto estas transliterumata kiel ripetfrazo "ssii-del-diit", kun akcento sur la lasta "diit", ripetita plurfoje dum kelkaj minutoj. Ĝia ĉefa voksignalo estas alta "psii".[3]

Statuso

redakti

IUCN listas zeledonon malplej zorgiga. Ĝia arealo estas malgranda, sed ĝi loĝas en malfacilatingeblaj areoj. La grando de populacio, kvankam ne sciata precize, ŝajnas stabila kaj ne malkreskanta, kaj ne estas konataj minacoj.[1] Kvankam habitatdetruo povas iĝi danĝero estonte, ĵus nun la speciala Talamanka montararbara habitato de Kostariko kaj Panamo ne estas endanĝerita.[3]

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2016). “Zeledonia coronata”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22722054A94746073. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22722054A94746073.en. Alirita 11 October 2022.. 
  2. 2,0 2,1 Caribbean "tanagers", Wrenthrush, Yellow-breasted Chat (August 2022). Alirita 9 August 2022 .
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 3,8 Dupont, G., J. Curson, and A. J. Spencer (2020). Wrenthrush (Zeledonia coronata), version 2.0. In Birds of the World (T. S. Schulenberg, S. M. Billerman, and B. K. Keeney, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. https://doi.org/10.2173/bow.wrenth1.02 retrieved October 11, 2022
  4. Chesser, R. T., S. M. Billerman, K. J. Burns, C. Cicero, J. L. Dunn, B. E. Hernández-Baños, R. A. Jiménez, A. W. Kratter, N. A. Mason, P. C. Rasmussen, J. V. Remsen, Jr., D. F. Stotz, and K. Winker. 2022. Check-list of North American Birds (online). American Ornithological Society. https://checklist.aou.org/taxa
  5. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, S. M. Billerman, T. A. Fredericks, J. A. Gerbracht, D. Lepage, B. L. Sullivan, and C. L. Wood. 2021. The eBird/Clements checklist of Birds of the World: v2021. Downloaded from https://www.birds.cornell.edu/clementschecklist/download/ Retrieved August 25, 2021
  6. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Version 6. Available at: http://datazone.birdlife.org/userfiles/file/Species/Taxonomy/HBW-BirdLife_Checklist_v6_Dec21.zip retrieved August 7, 2022
  7. Pycraft, W. P. (1905) On the systematic position of Zeledonia coronata, with some observations on the position of the Turdidae. Ibis series 8, volume 5: 1-24

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
Chat 1
Done 1
orte 1