Nubo
Nuboj estas meteologie grandaj kolektaĵoj de akvovaporo, akvoguto, glaciguto en la troposfero.
En ĉiutaga parolo, oni nomas "nubo" simile aspektantajn aerajn kolektaĵon el sablo, polvo, insektoj, birdoj ktp.
Historio de nuboscienco
redaktiAntikvaj nubostudoj ne estis faritaj izole, sed estis observitaj kombine kun aliaj veterelementoj kaj eĉ kun aliaj natursciencoj. Ĉirkaŭ 340 a.n.e., greka filozofo Aristotelo verkis Meteorologika, verkon kiu reprezentis la sumon de sciaro de la tempo pri naturscienco, inkluzive de vetero kaj klimato. Por la unua fojo, precipitaĵo kaj la nuboj de kiuj falas precipitaĵo estis nomitaj "meteoroj", kiuj originas de la greka vorto meteoros, kio signifas 'alte en la ĉielo'. De tiu vorto venis la moderna termino meteologio, la studo de nuboj kaj vetero. Meteorologika baziĝis sur intuicio kaj simpla observado, sed ne sur kio nun estas konsiderita scienca metodo. Tamen, ĝi estis la unua konata laboro kiu provis trakti larĝan gamon de meteologiaj temoj laŭ sistema maniero, precipe la akva ciklo.[1]
Post jarcentoj da konjektaj teorioj pri la formado kaj konduto de nuboj, la unuaj vere sciencaj studoj estis entreprenitaj fare de Luke Howard en Anglio kaj Jean-Baptiste Lamarck en Francio. Howard estis metoda observanto kun forta baziĝo en la latina lingvo, kaj uzis sian fonon por formale klasifiki la diversajn troposferajn nubospecojn dum 1802. Li kredis ke sciencaj observaĵoj de la ŝanĝiĝantaj nubformoj sur la ĉielo povis malfemii la ŝlosilon al veterprognozo.
Lamarck laboris sendepende pri nubklasifiko la saman jaron kaj elpensis malsaman nomskemon kiu ne faris impreson eĉ en lia hejmlando Francio, ĉar ĝi uzis nekutime priskribajn kaj neformalajn francajn nomojn kaj frazojn por nubospecoj. Lia sistemo de nomenklaturo inkludis 12 kategoriojn da nuboj, kun tiaj nomoj kiel (tradukitaj de la franca) kiel nebulecaj nuboj, makulitaj nuboj, kaj balail-similaj nuboj. Kontraŭe, Howard uzis universale akceptitan latinan, kiu rapide kaptis ĝeneralan atenton post kiam ĝi estis publikigita en 1803.[2] Kiel signo de la populareco de la nomskemo, germana dramisto kaj poeto Johann Wolfgang von Goethe verkis kvar poemojn pri nuboj, kaj dediĉis ilin al Howard.
Ellaboro de la sistemo de Howard estis poste formale adoptita fare de la Internacia Meteologia Konferenco en 1891.[2] Tiu ĉi sistemo kovris nur la troposferajn nubospecojn. Tamen, la eltrovo de nuboj super la troposfero dum la malfrua 19-a jarcento poste kaŭzis la kreadon de apartaj klasifikaj skemoj kiuj revenis al la uzo de priskribaj komunnomoj kaj frazoj kiuj iom memoris la metodojn de Lamarck por klasifiko. Tiuj tre altaj nuboj, kvankam klasitaj per tiuj malsamaj metodoj, estas tamen larĝe similaj al kelkaj nuboformoj identigitaj en la troposfero per latinaj nomoj.[3]
Formiĝo
redaktiNuboj ekestas kiam akvo sur tero estas vaporigita laŭ la varmo de la Suno. La varma aero kun la vaporo altiĝas, ĝis ĝi malvarmiĝas alte. Ĉi tio malvaporigas la akvon pro la fizika fenomeno de kondensado. La kondensado de akva vaporo, en likva akvo aŭ glacio, okazas komence ĉirkaŭ mikropartikloj nomataj kondensadaj aŭ glaciigaj kernoj. La aro da akvaj gutetoj aŭ glaciaj kristaloj tiam en la aero estas nubo.
Nubosemado (nomita ofte artefarita pluvo) estas formo de modifo de vetero, nome sistemo por ŝanĝi la kvanton aŭ tipon de precipitaĵo kiu falas el nuboj, pere de disigado de substancoj en la aeron kio utilas kiel nuba kondensado aŭ kiel kerno de glacio, kio siavice ŝanĝas la mikrofizikajn procezojn ene de la nubo. La kutima klopodo estas por pliigo de la kvanto de precipitaĵo (ĉu de pluvo aŭ de neĝo), sed ankaŭ oni intencas eviti hajlon kaj nebulon ekzemple ĉe flughavenoj.
Adiabata malvarmiĝo
redaktiAdiabata malvarmiĝo okazas kiam unu aŭ pli el tri eblaj levantaj agentoj - konvektaj, ciklonaj/alfrontaj, aŭ orografiaj - igas parton de aero enhavanta nevideblan akvovaporon plialtiĝi kaj malvarmetiĝi ĝis sia rosopunkto, la temperaturo ĉe kiu la aero iĝas saturita. La ĉefa mekanismo malantaŭ tiu procezo estas adiabata malvarmiĝo.[4] Ĉar la aero estas malvarmetigita ĝis sia rosopunkto kaj iĝas saturita, akvovaporo normale kondensiĝas kaj formas nubajn gutojn. Tiu kondensado normale okazas sur nubaj kondensokernoj kiel ekzemple salo aŭ polvaj partikloj kiuj estas sufiĉe malgrandaj por esti tenitaj supre per normala cirkulado de la aero.[5][6]
Unu agento estas la konvekta suprenmovo de aero kaŭzita de dumtaga suna hejtado ĉe surfacnivelo.[5] Malaltnivela aermasa malstabileco permesas la formadon de kumulformaj nuboj en la troposfero, kiuj povas produkti pluvojn se la aero estas sufiĉe humida (akvenhava).[7] En modere maloftaj okazoj, konvekta lifto povas esti sufiĉe potenca por penetri la tropopaŭzon kaj puŝi la nubopinton en la stratosferon.[8]
Fronta kaj ciklona plialtiĝo okazas en la troposfero kiam stabila aero estas devigita supren ĉe veterfrontoj kaj ĉirkaŭ centroj de malalta premo per procezo nomita konverĝo.[9] Varmaj frontoj asociitaj kun ekstertropikaj ciklonoj tendencas generi plejparte ciroformajn kaj stratoformajn nubojn super larĝa areo krom se la proksimiĝanta varma aermaso ne estas malstabila, en kiu kazo cumulus congestus aŭ kumulonimbonuboj estas kutime enkonstruitaj en la ĉefa precipita nuba tavolo.[10] Malvarmaj frontoj estas kutime pli rapide moviĝantaj kaj generas pli mallarĝan vicon de nuboj, kiuj estas plejparte stratokumulformaj, kumuloformaj aŭ kumulonimboformaj depende de la stabileco de la varma aermaso ĵus antaŭ la fronto.[11]
Tria fonto de lifto estas ventocirkulado deviganta aeron super fizika baro kiel ekzemple monto (orografia lifto).[5] Se la aero estas ĝenerale stabila, nenio pli ol lentikulaj ĉapoj formiĝas. Tamen, se la aero fariĝas sufiĉe humida kaj malstabila, povas aperi orografiaj pluvegoj aŭ eĉ fulmotondroj.[12]
Nuboj formitaj per iuj da tiuj levantaj agentoj vidiĝas komence en la troposfero kie tiuj agentoj estas plej aktivaj. Tamen, akvovaporo kiu estis levita al la pinto de troposfero povas esti portita eĉ pli alten per gravitondoj kie plia kondensado povas rezultigi la formadon de nuboj en la stratosfero kaj mezosfero.[13]
Ne-adiabata malvarmiĝo
redaktiKune kun adiabata malvarmiĝo kiu postulas levantan agenton, tri gravaj neadiabataj mekanismoj ekzistas por malaltigi la temperaturon de la aero ĝi ĝia rosopunkto. Kondukta, radia, kaj vaporiĝa malvarmiĝo postulas neniun levmekanismon kaj povas kaŭzi kondensadon sur surfacnivelo rezultigante la formadon de nebulo.[14][15][16]
Aldonado de malsekeco al la aero
redaktiPluraj ĉeffontoj de akvovaporo povas esti aldonitaj al la aero kiel maniero atingi saturiĝon sen iu malvarmiga procezo: vaporado de surfaca akvo aŭ humida grundo,[17][18][19] precipitaĵo aŭ fantompluvo,[20] kaj planta transpirado.[21]
Niveloj
redaktiTroposferaj nuboj formiĝas en ajna el tri niveloj (antaŭe nomitaj étages (etaĝoj)) surbaze de altituda gamo super la surfaco de la Tero. La grupigo de nuboj en nivelojn estas kutime farita por la celoj de nubaj atlasoj, surfacaj veterobservaĵoj,[22] kaj vetermapoj.[23] La baz-alteco por ĉiu nivelo varias depende de la latitudina geografia zono.[22] Ĉiu altnivelo konsistas el du aŭ tri genrospecoj diferencitaj ĉefe per fizika formo.[24][25]
La normaj niveloj kaj genro-specoj estas resumitaj en proksimuma descenda sinsekvo de la alteco ĉe kiu ĉiu estas normale bazita.[26] Plurnivelaj nuboj kun signifa vertikala amplekso estas aparte listigitaj kaj resumitaj en proksimuma ascendanta ordo de malstabileco aŭ konvekta agado.[27]
Nubotipoj
redakti- Altokumuluso (latine altocumulus, mallongigo: Ac) estas genro de nuboj konsistanta el tufoj pli grandaj ol tiuj en ciruskumuluso sed malpli grandaj ol tiuj en stratokumuluso, kiuj troviĝas inter 2 kaj 7 kilometroj super marnivelo.
- Altostratuso (latine altostrātus, mallongigo: As) estas genro de nuboj tavolformaj, kiuj troviĝas inter 2 kaj 7 kilometroj super marnivelo.
- Cirokumuluso (de latina cirrus „har-buklo, aro de ĉevala haro“ kaj cumulus „aro“; mallongigo: Cc) estas maldika blanka makulo aŭ areo de nuboj, kiu ne faras proprajn ombrojn. Cirokumulusoj konsistas el tre malgrandaj, gren-formaj nuberoj pli malpli regule distribuitaj.
- Ciruso (latine cirrus, mallonge Ci) estas genro de nuboj konsistantaj el maldikaj fibroj, troviĝantaj inter 5 km kaj 14 km super marnivelo.
- Cirusstratuso aŭ cirostratuso (latine cirrostrātus, mallonge Cs) estas genro de travideblaj maldikaj nuboj troveblaj en grandaj altitudoj.
- Kumuluso (latine cumulus, mallongigo: Cu) estas nomo de nuboformo. La klasika, neintermiksebla "bildlibra nubo" kun sia preskaŭebena subflanko kaj brile blankaj florbrasikaj kapoj je la supera flanko konsistas el akvogutoj kaj troviĝas en la malsupraj nubetaĝoj.
- La kumulonimbuso estas granda, alta nubo, kies alto estas tipe pluraj kilometroj. La bazo troviĝas inter 200 kaj 400 metroj super tero, dum la supraĵo troviĝas ĉirkaŭ 10–20 kilometroj super tero. La nuboj de tiu genro estas la plej grandaj el la 10 nubgenroj.
- Nimbostratuso (latine nimbostrātus, mallonge Ns) estas pli malpli senkontura, blugriza nubokovrilo, kiu plejofte komencas ekde mezaj altoj kaj ofte kaŭzas longdaŭrajn precipitadojn.
- Stratokumuluso (latine strātocumulus, mallonge Sc) estas genro de nuboj, konsistantaj el grandaj, mallumaj, rondaj amasoj, ofte en grupoj, linioj, aŭ ondoj, kies eroj estas pli grandaj ol tiuj en altokumuluso. Stratokumuluso ordinare troviĝas malpli ol 2 km super marnivelo.
- Stratuso aspektas sentrajte griza aŭ blanka. Ĝi konsistas el akvaj gutetoj, tro malvarmigitaj gutetoj, aŭ glaciaj kristaletoj, depende de la atmosfera temperaturo. Stratuso troviĝas inter 0 kaj 2 kilometroj super tero.
En aliaj planedoj
redaktiEn planedoj aliaj ol la Tero la nuboj povas esti komponitaj de aliaj substancoj.
La nuboj de Venuso estas formataj de gutoj de sulfata acido.[28] Marso posedas nubojn el akvo kaj karbona dioksido ĉefe ĉe ties polusoj.[29][30] En Marso oni detektis ankaŭ nebulon el akvo-glacio.[31]
Titano estas kovrita per densa nebulo de hidrokarbonidoj, kiuj kaŝas nubojn el metano.[32][33] La gigantaj planedoj, nome Jupitero kaj Saturno havas superajn nubojn el amoniako kaj posedas intermezajn nubojn el hidrosulfido de amonio kaj profundajn nubojn el akvo.[34][35] Urano kaj Neptuno posedas tre probable profundajn nubojn similajn al tiuj de Jupitero kaj, certe, superajn nubojn el metano.[36][37][38][39][40][41]
Proverboj
redaktiEkzistas proverboj pri nubo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[42]:
„ Granda nubo, eta pluvo. ” „ Tie iras fumo per densaj nuboj. ” - En hispana lingvo (eble en aliaj lingvoj) estas esprimo "esti en la nuboj" kiel io simila al "ne havi piedojn surtere", tio estas ne vere konstati la realon kaj anstataŭe resti en revemaj statoj.
Nuboj en kulturo
redakti- Metafore oni povas uzi la vorton "nubo" por amaso da aferoj kiuj ne rilatas al kolektaĵoj de akvovaporo, sed male al enaeraj kolektaĵoj el sablo, polvo, insektoj (ekzemple akridoj, damaĝaj por agrikulturaj rikoltoj tiom damaĝe kiom nigra nubo okazigonta ŝtormon), migrobirdoj ktp. Similkadre tiu esprimo estas pli metafore uzata por pli abstraktaj aferoj, kiel ekzemple por "nubo da suspektoj", "nubo da onidiroj" ktp. Plej ofte tiu uzado enhavas negativajn konotaciojn, same kiel nubo kaŝas la sunlumon.
- Nuboj ludis gravan rolon en variaj kulturaj kaj religiaj tradicioj. La antikvaj Akadanoj kredis, ke la nuboj estas la mamoj de la ĉiela diino Antu[43] kaj ke pluvo estas lakto el ŝiaj mamoj.[43] En la Biblio Eliro (13:21–22), Javeo estis priskribita kiel gvidanto de la Izraelidoj tra la dezerto en formo de "nubo-piliero" dumtage kaj de "fajr-piliero" dumnokte.[44]
- En la antikvgreka komedio La nuboj, verkita de Aristofano kaj unuafoje ludita en la urbo Dionizia en la jaro 423 a.K., la filozofo Sokrato deklaras, ke la Nuboj estas la nuraj veraj diaĵoj[45] kaj diras al la ĉefrolulo nome Strepsiades ne adori ajnajn diaĵojn essepte la Nubojn, sed anstataŭe omaĝi nur ilin.[45] En la teatraĵo, la Nuboj ŝanĝas siajn formojn por malkaŝi la veran naturon de iu ajn kiu rigardas ilin,[45][46][47] kaj tiele iĝas centaŭroj je la vido de longharara politikisto, lupoj je la vido de fraŭdulo Simon, cervo je la vido de malkuraĝulo Kleonimo de Ateno, kaj mortontaj virinoj je la vido de la virineca mesaĝisto Klejstenes.[45][46][47] Ili estas konsiderataj fontoj de inspirado por komediaj poetoj kaj filozofoj;[45] ili estas majstroj de retoriko, rigardante elokvent(ec)on kaj sofistecon kvazaŭ siaj "amikoj".[45]
- En Ĉinio, nuboj estas simboloj de bona sorto kaj feliĉo.[48] Superkoincidaj nuboj estas konsiderataj alportantoj de senfina feliĉo[48] kaj oni diras, ke nuboj de diferencaj koloroj indikas "multobligitajn benitaĵojn".[48]
- La mesaĝista nubo estas verko de la hindia verkisto Kalidaso de la fino de la 3-a kaj komenco de la 4-a jarcentoj, kiu konsistas el veturado tra Hindio kaj eĉ trans kelkaj el ties limoj kiel ia pilgrimado tra la tuta lando.
- En diversaj tekstoj kaj filmoscenoj aperas okazoj kiuj same okazas en la realo pri roluloj kiuj rigardas nubojn kaj trovas en ili bildojn similajn al tiuj de realaĵoj, kiel bestoj, figuroj ktp.
- En la poemo "La nubego" de Puŝkin la centra el tri strofoj priskribas iel la vivon de nubo tiel:
|
- En la rakonto "Las nubes" (La nuboj) de la novelaro Castilla, la hispana verkisto José Martínez Ruiz prezentas mediteman rolulon kiu vekas sian inspiron rigardante nubojn. Kongrue kun la tiutempa temaro, plej parto de la meditado temas pri la tempopaso.
|
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ (1972) “Aristotle and his Meteorologica”, Bulletin of the American Meteorological Society 53, p. 634. doi:[[doi:10.1175%2F1520-0477%281972%29053%3C0634%3AAAH%3E2.0.CO%3B2|10.1175/1520-0477(1972)053<0634:AAH>2.0.CO;2]].
- ↑ 2,0 2,1 (1975) International Cloud Atlas, preface to the 1939 edition I. Secretariat of the World Meteorological Organization, p. [htt://archive.org/details/manualonobservat00worl/e/ IX–XIII]. ISBN 978-92-63-10407-6.
- ↑ World Meteorological Organization, eld. (2017). "Upper atmospheric clouds, International Cloud Atlas". Alirita la 31an de Julio 2017.
- ↑ . Adiabatic Process. gsu.edu (2013). Alirita 18a de Novembro 2013 .
- ↑ 5,0 5,1 5,2 . Humidity, Saturation, and Stability. vsc.edu (2013). Arkivita el la originalo je 2a de Majo 2014. Alirita 18a de Novembro 2013 .
- ↑ . Cloud Drops, Rain Drops (2008). Alirita 19a de Marto 2012 .
- ↑ (2012) “Linear relation between convective cloud drop number concentration and depth for rain initiation”, Journal of Geophysical Research 117 (D2), p. n/a. doi:10.1029/2011JD016457. Bibkodo:2012JGRD..117.2207F.
- ↑ TROPOPAUSE PENETRATIONS BY CUMULONIMBUS CLOUDS (June 1965). Arkivita el la originalo je 3a de Marto 2016. Alirita 9a de Novembro 2014 .
- ↑ . Lifting Along Frontal Boundaries. vsc.edu (2013). Alirita 20a de Marto 2015 .
- ↑ "Mackerel sky". Weather Online. Alirita la 21an de Novembro 2013.
- ↑ Lee M. Grenci. (2001) A World of Weather: Fundamentals of Meteorology: A Text / Laboratory Manual, 3‑a eldono, Kendall/Hunt Publishing Company, p. 207–212. ISBN 978-0-7872-7716-1. OCLC 51160155.
- ↑ Pidwirny, M. (2006). "Cloud Formation Processes" (el Retarkivo {{{1}}}), ĉapitro 8a en Fundamentals of Physical Geography, 2a eldono.
- ↑ About NLCs, Polar Mesospheric Clouds, from Atmospheric optics
- ↑ Ackerman, p. 109
- ↑ . Radiational cooling. American Meteorological Society (2009). Arkivita el la originalo je 12a de Majo 2011. Alirita 27a de Decembro 2008 .
- ↑ . Approaches to saturation. University of California in Los Angeles (2004). Arkivita el la originalo je 25a de Februaro 2009. Alirita 7a de Februaro 2009 .
- ↑ Pearce, Robert Penrose. (2002) Meteorology at the Millennium. Academic Press. ISBN 978-0-12-548035-2.
- ↑ Bart van den Hurk; Eleanor Blyth (2008). "Global maps of Local Land-Atmosphere coupling" (PDF). KNMI. Arkivita el la originalo (PDF) la 25an de Februaro 2009. Alirita la 2an de Januaro 2009.
- ↑ . Air Masses. National Weather Service (2008). Arkivita el la originalo je 24a de Decembro 2008. Alirita 2a de Januaro 2009 .
- ↑ . Virga and Dry Thunderstorms. National Oceanic and Atmospheric Administration (2009). Alirita 2a de Januaro 2009 .
- ↑ Reiley, H. Edward. (2002) Introductory horticulture. Cengage Learning. ISBN 978-0-7668-1567-4.
- ↑ 22,0 22,1 World Meteorological Organization, eld. (2017). "Definitions, International Cloud Atlas". Alirita la 30an de Marto 2017.
- ↑ JetStream (2008). How to read weather maps. (el Retarkivo {{{1}}}) National Weather Service. Alirita la 16an de Majo 2007.
- ↑ Appearance of Clouds, International Cloud Atlas (2017). Alirita 26a de Aprilo 2017 .
- ↑ World Meteorological Organization, eld. (2017). "Cloud Identification Guide, International Cloud Atlas". Alirita la 4an de Aprilo 2017.
- ↑ World Meteorological Organization, eld. (1995). "WMO cloud classifications" (PDF). Arkivita (PDF) el la originalo la 26an de Februaro 2005. Alirita la 1an de Februaro 2012.
- ↑ Pilotfriend, eld. (2016). "Meteorology". Pilotfriend. Alirita la 19an de Marto 2016.
- ↑ Bougher, Stephen Wesley; Phillips, Roger (1997). Venus II: Geology, Geophysics, Atmosphere, and Solar Wind Environment. University of Arizona Press. pp. 127–129. ISBN 978-0-8165-1830-2. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ SPACE.com staff (28a de aŭgusto 2006). "Mars Clouds Higher Than Any on Earth". SPACE.com. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ "Clouds Move Across Mars Horizon". Arkivigite je 2016-06-02 per la retarkivo Wayback Machine Phoenix Photographs. National Aeronautics and Space Administration. 19a de septembro 2008. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ "NASA SP-441: Viking Orbiter Views of Mars". National Aeronautics and Space Administration. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ Athéna Coustenis; F.W. Taylor (2008). Titan: Exploring an Earthlike World. World Scientific. pp. 154–155. ISBN 978-981-270-501-3. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ "Surprise Hidden in Titan's Smog: Cirrus-Like Clouds". Arkivigite je 2020-05-18 per la retarkivo Wayback Machine Mission News. National Aeronautics and Space Administration. 3a de februaro 2011. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ Phillips, Tony (20a de majo 2010). "Big Mystery: Jupiter Loses a Stripe". Arkivigite je 2011-04-20 per la retarkivo Wayback Machine Nasa Headline News – 2010. National Aeronautics and Space Administration. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ Dougherty, Michele; Esposito, Larry (Novembro 2009). Saturn from Cassini-Huygens (1a eld.). Springer. p. 118. ISBN 978-1-4020-9216-9. OCLC 527635272. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ Taylor Redd, Nola (2012). "Neptune's Atmosphere: Composition, Climate, & Weather". Space.com. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ Boyle, Rebecca (18a de oktobro 2012). "Check Out The Most Richly Detailed Image Ever Taken of Uranus". Popular Science. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ Irwin, Patrick (Julio 2003). Giant Planets of Our Solar System: Atmospheres, Composition, and Structure (1a eld.). Springer. p. 115. ISBN 978-3-540-00681-7. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ "Uranus". Scholastic. Arkivita el la originalo la 2an de septembro 2011. Alirita la 2an de aprilo 2020.
- ↑ Lunine, Jonathan I. (September 1993). "The Atmospheres of Uranus and Neptune". Annual Review of Astronomy and Astrophysics. 31: 217–263. Bibcode:1993ARA&A..31..217L. doi:10.1146/annurev.aa.31.090193.001245.
- ↑ Elkins-Tanton, Linda T. (2006). Uranus, Neptune, Pluto, and the Outer Solar System. New York: Chelsea House. pp. 79–83. ISBN 978-0-8160-5197-7.
- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-09-27 .
- ↑ 43,0 43,1 Nemet-Nejat, Karen Rhea. (1998) Daily Life in Ancient Mesopotamia, Daily Life. Greenwood, p. [htt://archive.org/details/dailylifeinancie00neme/e/182 182]. ISBN 978-0313294976.
- ↑ Gertz, Jan Christian. (2014) “The Miracle at the Sea: Remarks on the Recent Discussion about Origin and Composition of the Exodus Narrative”, The Book of Exodus: Composition, Reception, and Interpretation. Leiden, The Netherlands: Brill, p. 111. ISBN 978-90-04-28266-7.
- ↑ 45,0 45,1 45,2 45,3 45,4 45,5 Strauss, Leo. (1966) Socrates and Aristophanes. Chicago, Illinois: The University of Chicago Press, p. 17–21, 29. ISBN 978-0-226-77719-1.
- ↑ 46,0 46,1 Roche, Paul. (2005) Aristophanes: The Complete Plays: A New Translation by Paul Roche. New York City, New York: New American Library, p. 149–150. ISBN 978-0-451-21409-6.
- ↑ 47,0 47,1 Robson, James. (2017) Popular Culture in the Ancient World. Cambridge, England: Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-07489-7.
- ↑ 48,0 48,1 48,2 Ding, Ersu. (2010) Parallels, Interactions, and Illuminations: Traversing Chinese and Western Theories of the Sign. Toronto, Canada: University of Toronto Press, p. 118. ISBN 978-1-4426-4048-1.
- ↑ Aleksandr Puŝkin, "Rusa poezio en tradukoj de Sergej Rublov", 2002 — 468 paĝoj, p 122.
- ↑ José Martínez Ruiz, "Las nubes", http://elhacedordesuenos.blogspot.com Alirita la 17an de decembro 2019.
Bibliografio
redakti- Houze, R. A. Cloud Dynamics, Academic Press, 1993. ISBN 0123567711
- International Cloud Atlas/Atlas internacional de nubes; publikigita de la World Meteorological Organization, Ĝenevo, Svisio. Publikigaĵo n.º 407
- Volumo I - Manual de observación de nubes y otros meteoros (1975,1993), ISBN 92-63-30407-6
- Volumo II (platoj) 1987, ISBN 92-63-12407-8
- Las nubes. Las maravillosas nubes. Instituto Nacional de Meteorología, Ministerio de Medio Ambiente, Madrid, 2007. ISBN 978-84-8320-390-3
- Larousse enciclopedia Quod, 2006. Eldonejo: Larousse, México
Ciruso | Ciruskumuluso | Cirusstratuso | Altokumuluso | Altostratuso | Kumuluso | Stratokumuluso | Stratuso | Kumulonimbuso | Nimbostratuso