Persono

homa estaĵo, fikcia aŭ nefikcia

Persono estas aparta homo kun siaj karakterizaj ecoj; ĉiu unuopa estaĵo, kiu havas rajtojn kaj devojn laŭ la leĝo; rolanto, imagita de verkisto en romano, teatraĵo, filmo ks.

Persono
Persono
Persono
Aliaj projektoj
Persono en Vikipedio
Persono en Komuneja kategorio
Persono en Vikivortaro

Carl Gustav Jung

redakti
 
« Juĝoj pri sia propra persono ĉiam estas ekstreme malfacilaj. Malheliĝo de la juĝoj pri si mem renkontiĝas tiom ofte pro tio, ke al ĉiu distingebla tipo propras specifa tendenco rekompenci unuflankecon de sia tipo, la tendenco biologie racia, ĉar ĝi estas kaŭzita de strebo subteni psikan ekvilibron. Danke al la rekompenco aperas duarangaj karakteroj aŭ tipoj, prezentantaj per si mem bildon tre enigman… »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« …dum mi strebas subigi rezistantan objekton al mia volo, mia tuta esto poiomete engaĝiĝas je rilato al la objekto, sekve de kio pro forta okupado de libido, kio tiel dirite, entiras parton de mia esto en la objekton. Tio kaŭzas partan identigon de mi kun la objekto, surbaze de simileco inter iuj elementoj de mia persono kaj de esenco de la objekto. Tia identigo tuj translokas konflikton en mian propran animon»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Eksteran konstitucion, eksteran karakteron mi nomas persono; internan karakteron, internan vizaĝon mi markas per la vorto animaanimo»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« …surbaze de karaktero de persono eblas konkludi pri karaktero de animo. Ĉio kio normale devus renkontiĝi en ekstera konstitucio, sed strange mankas al ĝi, troviĝas sendube en interna konstitucio. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Diversaj aŭtoroj

redakti
 
« Investoj en sin mem havas sencon nur en du direktoj: en la sano kaj en la kapablo pensi. Ĉio alia estas truditaj de merkato brilaĵoj. » « Инвестиции в себя осмысленны только в двух направлениях: в здоровье и в умение думать. Все остальное — навязываемая рынком мишура. »
— Andrej Movĉan, Malfacilaj aferoj aŭ 19 mitoj pri sukceso [2019]
 
« Oni vivas ne kun mono, sed kun persono. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES
Intern 3