Senmorteco estas filozofia, religia kaj scienca koncepto, laŭ kiu estulo kapablus ekzistadi korpe aŭ mense dum senfina tempo.
|
| « En ĉiuj homaj esperoj pri senmorteco estas io de la pasio de postvivado. La afero konsistas ne en tio ke simple esti ĉiam, necesas esti kiam la aliaj ne plu estas. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « ...la sola solvo, kontraŭanta pasian strebon al la postvivado: krea soleco, kondukanta al senmorteco — tio estas la solvo por malmultaj. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Sekva logika paŝo devus esti evidente jam ne traduko, sed forlaso de la lingvoj por komuna kosma konscio, grandparte simila eble al la kolektiva nekonscio, pri kiu revis [Henri] Bergson. Oni povas fari paralelon inter stato de “senpezeco”, promesanta al ni, laŭ biologoj, fizikan senmorton, kaj stato de muteco, kiu povus donaci al ni eternan kolektivan harmonion kaj pacon. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|