| ||
Lando | Germanio | |
Regiono | Ŝlesvigo-Holstinio | |
Loĝantaro | 216 000 (2020) | |
Alto | 13m |
Lubeko (germane Lübeck) estas urbo en Ŝlesvigo-Holstinio en norda Germanio, ĉe la bordo de la Balta Maro.
Ĝi floris dum la Mezepoko kiel ano de la Hansa Ligo kaj pro la riĉo je mezepokaj vidindaĵoj ĝia centro estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko.
Kompreni
redaktiAliri
redaktiAliri avie
redaktiEstas malgrava flughaveno ĉ. 8km sude de la urbocentro, Flughaveno Lubeko "Blankensee" (retejo en la germana kaj la angla).
Vojaĝantoj povas ankaŭ uzi la flughavenon de Hamburgo (70 km) kaj veturi aŭte, trajne aŭ buse de tie al Lubeko (trajne necesas 1h15-1h30 kun trajnŝanĝo ĉe la ĉefa stacidomo de Hamburgo).
Aliri trajne
redaktiLa trajna stacidomo estas ekster la historia urbocentro, sed proksima (ĉ. 20min piede).
Eblas veturi trajne senŝanĝe nur de/al Hamburgo, Kilo kaj pluaj apudaj urboj. De Berlino, ŝanĝu trajnon en Buchen; de pluraj aliaj urboj, ŝanĝu trajnon en Hamburgo. Vojaĝantoj el Pollando kutime devas ŝanĝi trajnon en Berlino kaj Buchen; el Nederlando ofte nur en Hamburgo; el Danio almenaŭ en Hamburgo (sed vidu ankaŭ la sekcion pri ŝipa aliro).
Aliri buse
redaktiAliri ŝipe
redaktiEl Danio, Svedio, Finnlando, Latvio eblas atingi Lubekon per pramoj, alvenante al la haveno de Travemünde Skandinavienkai (16km nordoriente de la urbocentro), de kie oni povas veturi aŭte aŭ buse ĝis la urbo (busoj bezonas 30-40min).
La transmara vojaĝo de Trelleborg aŭ de Malmo (suda Svedio) daŭras 7-10 horojn; eblas vojaĝi nokte aŭ tage. Informoj ekzemple ĉe TT Line (en 8 lingvoj) aŭ Finnlines (en 5 lingvoj).
De Kopenhago eblas veturi ĝis Malmo kaj de tie uzi pramon ĝis Travemünde.
Stena Line kunligas al Travemünde Latvion; Finnlines Helsinkon.
Transportiĝi
redaktiVidi
redaktiFari
redaktiAĉeti
redaktiVendejaroj
redaktiManĝi
redakti- Lubeka marzipano estas loka speco de marzipano.
Trinki
redaktiLoĝi
redaktiSekureco
redaktiEsperanto
redaktiEn Lubeko okazis la 6-a Germana Esperanto-Kongreso en 1911.