- Socipolitika doktrino, kiu, pravigante sin aŭ per idealo de justeco kaj frateco, aŭ per leĝoj de la ekonomia evoluo, rekomendas anstataŭigon de la kapitalisma ekonomia organizo per nova organizado, transdonanta la ilojn de produktado al la socio kaj rezultigonta komunajn vivkondiĉojn ne nur pli justajn, sed ankaŭ pli favorajn al plena disvolviĝo de la homa personeco.
- Ⓜ Socipolitika doktrino, celanta, per la starigo de celkonforma mastrumado, forigi la plusvaloron, kiun profitas mastro, akcikompanio aŭ ŝtato el la laboro de siaj dungitoj. ☞ anarkio, kolektivismo, komunismo, sindikatismo.