abstrakta
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | abstrakta | abstraktaj |
Akuzativo | abstraktan | abstraktajn |
Vorterseparo |
- abstrakt/a
Signifoj |
- Pritraktanta nur purajn ecojn, ne realaĵojn.
- Tio estas nur abstrakta ideo pri la afero.
- Esprimanta econ, estmanieron (se paroli pri substantivo).
- "Kuraĝo", "beleco" estas abstraktaj vortoj.
- Celanta ne la pli-malpli ĝustan prezentadon de la realaĵo, sed nur la ludan kombinon de formoj, koloroj kaj simile.
- Ni vidis multajn abstraktajn pentraĵojn en la muzeo.
- Ne havanta kontakton kun la realaĵoj, nepraktika.
- Nia diskutado estis abstrakta kaj teoria.
- Ili tro abstrakte pritraktas la demandojn.
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- abstrakt
- "reta-vortaro.de" abstrakta
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "abstrakta".
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „abstrakta“.
- La Simpla Vortaro, „abstrakta“.
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "abstrakta"